Luko, la mojosmanulo

Luko, la mojosmanulo
filmo
Originala titolo Cool Hand Luke
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 nov. 1967, 1 dec. 1967
Ĝenro filma dramo, mallibereja filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Conrad Hall
Reĝisoro(j) Stuart Rosenberg
Produktisto(j) Gordon Carroll
Scenaro Donn Pearce • Frank Pierson
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Florido
Muziko de Lalo Schifrin
Rolantoj Paul Newman • George Kennedy • Strother Martin • Robert Drivas • Dennis Hopper • Luke Askew • Morgan Woodward • J. D. Cannon • Harry Dean Stanton • Ralph Waite • Wayne Rogers • Robert Donner • Lou Antonio • Anthony Zerbe • Clifton James • Jo Van Fleet • Marc Cavell • Richard Davalos • Warren Finnerty • Joe Don Baker • James Gammon • Rance Howard • Charles Tyner • John McLiam
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro
IMDb
vdr

Luko, la mojosmanulo (angle Cool Hand Luke) estas usona dramifilmo de 1967 reĝisorita fare de Stuart Rosenberg, kun Paul Newman kaj George Kennedy en la gvidroloj.

La scenaro estis verkita fare de Don Pierce kaj estas bazita sur lia samnoma romano de ‏ 1965.

La intrigo temas pri la vivo de malliberuloj en prizono en Usono kaj centras sur malliberulo Luke, rolita fare de Paul Newman, kiu ne akceptas la ordojn de la gardistoj kaj estas punita pro tio. Ĉie en la filmo li dialogas kun Jesuo pri sia sorto kaj komparas sin kun la doloro de krucumo de Jesuo. La lasta sceno ankaŭ okazas en forlasita preĝejo.

Harry Dean Stanton aktoras kiel malliberulo kiu kantas kaj muzikas la gospelon "Ain't No Grave" dum la filmo kaj precipe en la sceno kie la gardistoj fitraktas Luke-n kaj devigas lin fosi lian tombon.

La ŝlosila linio de la filmo estas tiu de la Kapitano-Komandanto "Kio ni havas ĉi-tie estas malsukceso komuniki" kiu ankaŭ estas eldirita de Luke antaŭ lia morto. Tiu citaĵo estis vicigita 11-a en la centjara listo... Cent citaĵoj de la Usona Filminstituto.

En 2005, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por havi "kulturan, historian kaj estetikan gravecon".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy